
|
|
Kiu aŭ kio estas Mozilla?Por ekscii, kiom da homoj uzas la
esperantlingvajn programojn tradukitajn de mi, mi petas vin plenigi malgrandan demandilon.
Mozilla estas tutmonda komunumo kaj organizo de publika utilo. Ĝi ne estas tradicia programara entrepreno. La komunumo Mozilla estas filina organizo de la neprofita kalifornia Fondaĵo Mozilla (Mozilla Foundation). La komunumo Mozilla prizorgas la evoluigon de sufiĉe multaj
produktoj. La plej konata certe estas la retfoliumilo Firefox, sed
ankaŭ Thunderbird, la konata aplikaĵo por retpoŝto kaj novaĵgrupoj.
Plia produkto estas SeaMonkey, aplikaĵaro, kiu enhavas foliumilon,
retpoŝtan klienton, HTML-redaktilon, IRC-klienton por babilado kaj
kelkajn retevoluigajn ilrimedojn. Ĝi estas ido de la iama Mozilla
Application Suite. Kvara projekto estas la kalendara projekto, kiu
unuflanke konsistas el la kalendara aplikaĵo Sunbird kaj aliflanke el
la kalendara programetendaĵo Lightning por la integrado en la retpoŝtan
kaj novaĵgrupan programon Mozilla Thunderbird. Kiuj programoj de la komunumo Mozilla ekzistas en Esperanto?Sekvontaj programoj de Mozilla estas en Esperanto: La traduko de Mozilla Firefox tamen ne estas prizorgata de ĉi tiu retejo, sed de alia teamo kaj estas ĝis nun la ununura projekto, kiu estas oficiala projekto de la komunumo Mozilla. Ĉiuj aliaj tradukoj, do, tiuj kiuj estas prizorgataj de ĉi tiu retejo, estas privata iniciativo, do neoficialaj.La aplikaĵo KompoZer ne estas projekto de Mozilla, sed ĝi estas ido de la aplikaĵo Nvu, kiun la firmao Linspire evoluigis kiel memstaran idon de la iama kalendara etendaĵo de la iama Mozilla Application Suite. La evoluigo de Nvu tamen estas ĉesigita kaj estas daŭrigata sub la nova nomo KompoZer de grupo de programistoj. Ankaŭ la esperantlingva KompoZer estas prizorgata en ĉi tiu retejo. |