|
|
Esperantlingvaj aldonaĵoj
Kio estas aldonaĵoj?
Aldonaĵoj estas malgrandaj programoj, kiuj povas aldoni novajn funkciojn aŭ malgrandajn ŝanĝojn, tial la nomo aldonaĵoj. Oni ĉefe diferencigas inter etendaĵoj, vortaroj, aldonaĵoj, kiuj aldonas novajn serĉilojn kaj etosoj.
- Etendaĵoj
- Etendaĵoj aldonas novajn funkciojn al iu programo. Ili fakte estas
novaj programmoduloj. Amplekso de funkcioj estas diferenca. Oni povas
aldoni plurajn funkciojn aŭ nur unu funkcion. Estas etendaĵoj por
Firefox, SeaMonkey kaj Thunderbird
- Vortaroj
- Vortaroj servas al la literumado. Vi povas elŝuti vortarojn por diversaj lingvoj por efektivigi literumadon en diversaj lingvoj.
- Aldonaĵoj por serĉiloj
- Ĉi tiuj aldonaĵoj aldonas novajn serĉilojn al iu programo, per kiuj vi povas traserĉi la interreton.
- Etosoj
- Etoso (angle skin aŭ theme) ŝanĝas la aspekton de iu programo. Ŝanĝoj povas esti pure optikaj aŭ celi al certa temo.
|