Jenaj aldonaĵoj estas esperantlingvaj, bonvolu atenti, por kiu
versio de Firefox ili estas uzeblaj:
Etendaĵoj
Etendaĵoĵ, kies traduko estas oficiala
Adblock Plus
Blokas kaj permesas reklamon sur retpaĝoj.
Aktuala versio 2.0.3 por Firefox 3.6 - 12.0a1
/
FireFTP
Ĉi tiu etendaĵo estas FTP-kliento por Mozilla Firefox, kiu ebligas facilan atingon al FTP-serviloj.
Aktuala versio: 2.0.1 por Firefox 4.0b1 - 10.*
/
Flashblock
Per ĉi tiu etendaĵo vi povas permesi aŭ malpermesi enhavon de Flash
Aktuala versio: 1.5.15.1 por Firefox 3.0 - 11.0a1
/
Quick Locale Switcher
Per ĉi tiu etendaĵo vi povas ŝanĝi la programan uzantinterfacon
Aktuala versio: 1.7.8 por Firefox 3.0 - 12.0a1
/
RequestPolicy
Administru la rajtojn de retejoj fari interretejajn petojn.
Plibonigu la privatecon de via retumado. Sekurigu vin kontraŭ falsado de interretejaj petoj (Cross-Site Request Forgery, CSRF) kaj aliaj atakoj.
Aktuala versio: 0.5.24 por Firefox 3.0 - 12.0a1
/
Saved Passwords Button
Aldonas butonon al la ilobreto por malfermi la fenestron kun
konservitaj pasvortoj.
Aktuala versio: 1.2.4 por Firefox 1.5 - 12.0a1
/
Saved Passwords Editor
Disponigas eblecon, ŝanĝi konservitajn pasvortojn en la pasvorta
administrilo kaj aldoni novajn.
Aktuala versio: 2.5 por Firefox 3.5 - 12.0a1
/
Status-4-Evar
Ĉi tiu etendaĵo disponigas diversajn funkciojn en la statobreto
(breto de aldonaĵoj)
Aktuala versio: 2012.01.14.17 por Firefox 4.0 - 12.0a1
/
Zoom Page
Zomas kompletan retpaĝon aŭ nur tekston.
Aktuala versio: 3.0 por Firefox 3.0 - 10.*
/
Etendaĵoj, kies traduko estos oficiala en estonta versio
de la etendaĵo
BrowserProtect
La etendaĵo malhelpas, ke iu programoj aŭ retejoj kaperas la
startpaĝon, agordojn kaj serĉilojn de via foliumilo. Via foliumilo
apartenas al vi!
Aktuala versio: 1.1.4 por Firefox 3.0 - 6.*
/
Dictionary Switcher (Wörterbuch-Manager)
Per ĉi tiu etendaĵo por Firefox vi povas alternigi inter diversaj instalitaj vortaroj por literumado. Aktuala vortaro montriĝas dekstre sube sur la statobreto.
Aktuala versio: 1.3.1 por Firefox 2.0 - 6.*
/
DMOZ Bookmarks (ODP Bookmarks)
Elŝutu DMOZ-kategoriojn al la paĝosignoj de via foliumilo.
Aktuala versio: 0.110416.18 por Firefox 4.0 - 7.0a1
/
Firefox 4 UI Fixer
Movas kaj montras diversajn elementojn de la foliumilo.
Aktuala versio: 1.4.3 por Firefox 4.0b7 - 8.0
/
Google Shortcuts
Google Shortcuts povas montri servojn de Google kiel butonojn aŭ
kiel spacoŝparan falmenuon apud la adresbreto.
Aktuala versio: 2.1.6 por Firefox 2.0a1 - 6.*
/
Image Zoom
Ĉi tiu etendaĵo ebligas zomadon de bildoj sur retpaĝoj. Post instalado la funkcioj estas disponeblaj en la kunteksta menuo Se vi aktivigas la opcion "Ebligi funkciojn por malloka zomo" en la opcioj de Image Zoom (Iloj-->Aldonaĵoj-->butono Opcioj de Image Zoom), vi vidos la funkciojn de Image Zoom ankaŭ en la menuo Vidi-->Zomi bildon (100%).
Aktuala versio: 0.4.6 por Firefox 3.0 - 10.*
/
NoScript
Per ĉi tiu etendaĵo vi povas permesi aŭ malpermesi JavaScript, Java
kaj ankaŭ kromprogramojn
Aktuala versio: 2.2.6 por Firefox 3.0 - 12.0a1
/
Operator
Operator utiligas mikroformatojn kaj aliajn semantikajn datumojn, kiuj jam estas je dispono sur multaj retejoj por provizi novajn manierojn por interagi kun retservoj.
Aktuala versio: 0.9.5.6 por Firefox 2.0 - 6.*
/
Etendaĵoj, kies traduko eble iam estos oficiala
Vocabulary Highlighter
Reliefigas ĉiujn lokojn de certaj vortoj sur retpaĝo, kiujn vi
aldonis al listo. La markita teksto povas esti formatata laŭ viaj
imagoj.
Aktuala versio: 0.7 por Firefox 3.5 - 6.*
/
Vortaroj
Esperanta vortaro
Per ĉi tiu vortaro vi povas literumi esperantlingvajn tekstojn sur retpaĝoj.