
|
|
Nova! Ekde versio 0.8b2 KompoZer en Esperanto
estas oficiala. Sed la plej grava novaĵo estas: Estas nun ne nur
arkivaj versioj por Vindozo kaj Linukso kaj la lingvopakaĵo, sed -
dank' al la teamo de
KompoZer - ankaŭ instalebla versio por Vindozo kaj arkiva versio
por Mac OS en Esperanto!
Instali la esperantan lingvopakaĵon
Se vi jam uzas KompoZer en la angla aŭ alia nacia lingvo, vi bezonas nur la esperantan lingvopakaĵon por esperantigi KompoZer. Ankaŭ se vi uzas aliajn operaciumojn ol Vindozo kaj Linukso, vi devas elekti ĉi tiun vojon, eĉ se vi volas instali KompoZer la unua fojon. La anglajn programajn dosierojn de KompoZer vi trovas ĉi tie. Elŝutu nun la lingvopakaĵon kompozer-0.8b2.eo.langpack.xpi. Elŝutinte la programajn dosierojn kaj la lingvopakaĵon kaj instalinte la programon KompoZer, vi nun povas instali la esperantan lingvopakaĵon. Atentu:
La versiaj numeroj de la programo kaj de la lingvopakaĵo devas esti la
samaj! Aktuale tio estas la versio 0.8b2.
Startigu KompoZer (ankoraŭ la originala anglalingva versio) kaj iru al Tools (Ilrimedoj) - Add-ons... (Aldonaĵoj). En la dialogo, kiu malfermiĝas nun, alklaku la butonon Install kaj en la fenestro de la poste malfermiĝanta dialogo iru al la dosierujo, en kiun vi elŝutis la lingvopakaĵon kaj elektu la dosieron kompozer-0.8b2.eo.langpack.xpi. Alklaku la butonon "Open" kaj nun la instala asistilo aperas. Alklaku "Install Now" kaj la lingvopakaĵo estas instalata. Por ke ĝi funkciu, vi devas startigi KompoZer denove. Bedaŭrinde ne estas eble, ke KompoZer aperas esperantlingve post la restarto. Vi devas ebligi tion mem. Por tio estas du eblecoj: Se startigas KompoZer el la komanda linio aŭ la simbola ligilo
sur la labortablo, vi devas plivastigi la programvojon per la opcio -UILocale
eo (ne forgesu la streketon!), do: La dua ebleco estas iomete kaŝita en la programo. Ĉiu programo el la programserio Mozilla havas kaŝitajn konfigurajn agordojn, kiuj povas esti ŝanĝataj. Sed, ili verdire estas for progresintaj uzantoj. Do startigu KompoZer, iru al la menu "Tools" kaj poste al "Options..." En la malfermita fenestro klaku supre sur la langeton "Advanced" kaj de tie al la langeto "General" (defaŭlta). Alklaku poste la butonon "Config Editor..." Nun malfermiĝas fenestro kun la titolo "about:config", kiu montras diversajn konfigurajn agordojn, el kiuj kelkaj ankaŭ estas atingeblaj el la programa interfaco. Supre estas eniga kampo kun la nomo "Filter:". Enigu tien jenan esprimon (sen citiloj!): "general.useragent.locale". Kaj vi tuj vidos ĉi tiun agordon antaŭ vi. Elektu ĝin per la dekstra musklavo kaj poste elektu "Modify". Aperos malgranda fenestro kun eniga kampo, en kiu troviĝas la teksto "en-US". Anstataŭigu "en-US" per "eo". Alklaku la butonon "OK" kaj forlasu la konfiguran redaktilon kaj la dialogon "Options...". Restartigu KompoZer kaj nun KompoZer startos en Esperanto. |